[eo] Krozante tra esperantaj blogoj...
Wednesday, February 25, 2004 2:18:33 PM
<http://gxangalo.com/blogaro/modules/weblog/>[1]
<http://jackalgirl.blogspot.com/>[2]
<http://esperanto.philipbrewer.net/blog/>[3]
<http://www.algonet.se/~kallekn/folio/>[4]
Artikolon (aparte vizitinda por la fotoj) pri la rilatoj inter la esperanto- kaj la liberfonta movado mi trovis per tiu krozado. Legindas. Bedaurinde tro rapide tradukitas de amiko mia DJh-Kunar: abundas eraroj...
<http://www.monochrom.at/codetodiefor/>
Baldau (espereble) aperos filozofa artikolo mia en LG[4] pri tiu temo, sub vidpunkto pli ampleksa.
[1] fakte, la nura esperanta blogaro. Rigardindas.
[2] bona enhavo, terura grafiko - elektu uzulan modon pri stilfolioj en via Opera-krozilo (vi ne uzas alian, chu vere?!?)
[3] la plej interesa lau grafiko kaj enhavo.
[4] Blogo kiu vere ighas jhurnalo. Tre leginda.
[5] "La Gazeto", kiun mi abonas. Ne tro bela sia ejo: <http://www.osiek.org/lagazeto/>







Federico Gobbogoberiko # Wednesday, February 25, 2004 2:18:33 PM
> Antaux kelkaj monatoj vi skribis en via reta taglibro:
>
> http://www.monochrom.at/codetodiefor/
>
> "Artikolon (aparte vizitinda por la fotoj) pri la
> rilatoj inter la esperanto- kaj la liberfonta movado
> mi trovis per tiu krozado. Legindas. Bedaurinde tro
> rapide tradukitas de amiko mia DJh-Kunar: abundas
> eraroj..."
>
> Mi gxojus scii pri la naturo de la eraroj. Cxar temis
> pri pagita laboro kaj ecx mia patro kontrolis la
> rezulton, mi iom miras, ke nun mi devas legi, ke homoj
> trovas abunde erarojn.
Mi ghojas ke iu legas mian blogon kaj ech respondas. Pli grave se kiel tiukaze temas pri la priparolito.
> Atentu, ke la originalo estas en la germana, kaj sekve
> por prijugxi la kvaliton de la traduko, necesas
> kompari la germanlingvan version kun tiu en Esperanto.
> Mi hieraux legis aliloke, ke eble la angla traduko
> (kiun mi ne verkis) iom devias de la origina teksto.
Bedaurinde mia rego de la germana ne bonas por fari veran komparon. Fakte mia impreso estis, ke la originalo estis en la angla - simple char la teksto en tiu lingvo maldesktras en la pagho, kaj mi konstatis malsimilajhojn.
> Aux cxu vi alcelas lingvajn erarojn en Esperanto?
> Ankaux pri tiuj ne nepre kulpas mi: La verkinto de la
> germana teksto lastminute (pli precize:
> postlastminute) _mem_ provis fari sxangxojn en la
> esperantlingva versio, kvankam li ne regas la lingvon.
Stranga konduto de tiu homo...
> La rezulto kompreneble estas dubinda. Mi scias
> almenaux unu ekzemplon, kie li fusxis.
>
> Koncize: Min iom gxenas, kiam homoj kritikas la
> kvaliton de mia laboro, sen ke mi scias, kial ekzakte.
> Pri klarigoj mi tre gxojas (kaj reciproke mem donas
> ilin, kiel vi vidas)...
Mi pardonpetas kauzi al vi ghenon, tiel senutile. Viaj klarigoj estis tre precizaj, iom pikaj, sed ghentilaj, kaj mi tute ne ghenis pro tio. Mi permesas publikigi chi tiun respondon mian kune kun via letero kiel komento al mia blogero.
Estonte, mi pli atentos ne riski gheni komentante la laboron de aliaj. Alivorte, kaze de iom pezaj kritikoj mi estos pli preciza kaj malpli konciza.
> Kore salutas
>
> DJx Kunar
> http://www.muenster.de/~kunar/
Mi dankas pro via letero kaj invitas chiun leganton viziti vian retejon.
Amike,
Federico