Skip navigation.

Foto-taglibro

Fotoblog w języku esperanto

Photo albums

  • Ekonomia Forumo en Krynica '08

    Ekonomia Forumo en Krynica '08

    41 images

    Ankaŭ ĉi jare, dank al helpego de Halina Komar, laboro de Peter Balaĵ, subteno de EEU, ESF kaj helpeto de Ruĝa, Lukiz kaj mia eta oni sukcesis esperantumi dum tiu tre grava okazaĵo.

  • Kunveno de PEJ

    Kunveno de PEJ

    15 images

    Maje okazis en Varsovio longe atendita kunveno de Pola Esperanto-Junularo. Dum la aranĝo oni elektis la novan estraron kaj pridiskutis ĉiujn la plej aktualajn aferojn.
    Nuna estraro konzistas el: Łukasz Żebrowski, Agnieszka Rzetelska, Justyna Rusznica, Leszek Dobrowolski, Łukasz Korczewski.

    Dimanĉe, la 1-an de junio el Bjalistok en sia unua vojo ekis la trajno "Zamenhof". En Varsovio oni solene salutis honorajn veturantojn, kiujn estis Klara kaj Ludoviko Zamenhof.

  • Novjara balo en Malbork (ASo)

    Novjara balo en Malbork (ASo)

    73 images

    Partoprenis proksimume 200 personoj.

    Mi ŝatus danki pro fotoj al Mariuŝ Majewski el Varsovio kaj al Łukasz Korczewski [ http://www.korczewski.pl ]

    Vi trovos pliajn fotojn ĉe la paĝo http://pej.aplus.pl/as/2007/?p=memorajxoj

  • Nova ĉambro

    Nova ĉambro

    5 images

    ...ankoraŭ bezonas iom da varmo.

  • Bierumado okaze nomtago de Marcin

    Bierumado okaze nomtago de Marcin

    26 images

    Dankon pro fotoj / Za zdjęcia dziękuję: Magdlenie Kaźmierskiej.

  • Kurs esperanta 2007/2008

    Kurs esperanta 2007/2008

    21 images

    Ĝi igas min kontenta pri nuna stato. Bonvenon al la kurso :smile:

  • ARKONES '07

    ARKONES '07

    55 images

    Saluton. Antaux unu semajno ni sukcese venis al la fino de cxi-jara Arkones. Tre felicxe cxar mi apenaux havis tempon por aliajxojn. Espereble nun mi sukcesos komenci la lastan jaron de la studado.

    Pluajn fotojn oni trovos cxe www.arkones.org .

  • Woodstock 2007

    Woodstock 2007

    33 images

    Miaj 7 jaraj revoj realiĝis. Mi tute serioze partoprenis la 13-an Przystanek Woodstock (La Haltejo Woodstock). Ĝi estas la plej granda muzikfestivalo en Pollando kaj rilatas al la memorinda Woodstock en USOno.

    Ĉi jare na Woodstock partoprenis 90 ĝis 150 miloj. Pace, ebrie, sate aŭ sopirante, nude aŭ strangvestite sed tutcerte GAJE kaj ROKE :smile:

  • Somero en urbo

    Somero en urbo

    31 images

    Krom bedaŭrumado, ke nenien fakte mi veturis ĉi-jare (temas pri longtempaj kaj longdistancaj vojaĝoj) mi trovis kelkajn ĝoijigajn aktivaĵojn.

    Fotaro prezentas min kaj mian koramikinon (kun eta ĉeesto de miaj familianoj kaj de bestoj). Ni vizitis poznanan palmejon, bestĝardenon (rimarku, ke ĝi estas la plej granda en Pollando) kaj familion en Międzyĉód. La lasta menciita estis gastiĝo ĉe miaj familianoj, kio estas la sukceseto en mia prilaborado de genealogia arbo :smile:.

  • Rememoro pri IJK 2005

    Rememoro pri IJK 2005

    31 images

    La kongreso okazis en Zakopane. Mi neniam antaŭe, sed anakaŭ neniam poste partoprenis tiel bonegan aranĝon. Esperanto-Junularo Tutmonde Antaŭen.

    Kaj la aktuala demando: "Ĉu IJK 2009 okazos en Ĉeĥio?"

  • Barcelona

    Barcelona

    76 images

    Estis la sekva trejnado de firmao kaj mia unua vojaĝo al Hispanujo / Katalunjo. Kvankam la ĉefa celo estis labori kaj kvankam mi ne sukcesis renkontiĝi kun lokaj E-istoj (estaj ja multajn!) mi bone pasigis tempon.

    Mi rekomendas la urbon al ĉiuj.

  • Martin - Konsultiĝo kaj Slovaka Esperanto-Kongreso

    Martin - Konsultiĝo kaj Slovaka Esperanto-Kongreso

    56 images

    Grava aranĝo en Slovakio, en Martin :smile:. Saluton al partoprenintoj :smile:

  • Pikniko en Robakowo

    Pikniko en Robakowo

    29 images

    Hodiaŭ mi prezentas fotojn de plenarean majan piknikon, kiun prizorgis la loka pastro kun helpemuloj. Aranĝo estas ĝenerale tre amuza kaj alloga por infnoj. Oni povis parton preni en multaj konkursoj, sportludoj kaj precipe ludi tomboln. Oni povis gajni inter alie biciklojn, pilkojn, konstruaĵerojn, librojn, ktp. Mi, kvankam neniun konis, tre ĝojis partopreni eventon :smile:

  • Aktualaĵoj (fotoj far mi kaj kelkaj kun mi)

    Aktualaĵoj (fotoj far mi kaj kelkaj kun mi)

    40 images

    Nur aktualaj eventoj, ia. ĵus nakiĝitaj katoj, kunveno PEJ-GEJ, promenoj, ktp.

  • EĈI - Seminario en Brno

    EĈI - Seminario en Brno

    170 images

    Tutsemajna seminario en ĉeha Brno - ĝemelurbo de Poznań. Mi tre ŝatas seminarion kaj rekomendas al Vi viziti Brno (la urbo) aŭ alia EĈI - seminario.

    Foto-miksaĵo far Andi ( http://www.krokodilo.de ), Akvile, Przemkoj. Grandan dankon :smile:

    Saluton al Partoprenentoj kaj dankon pro bona akompanumado :smile: